PReVo estas portebla versio de la Reta Vortaro. Ĝi estas kaj aplikaĵo por Androjdaj telefonoj, kaj programo por la terminalo en Linukso. Ĉi tiu deponejo estas la Linuksa parto kaj la ilo por krei la datumbazon por ambaŭ partoj. La Androjda programo troviĝas ĉi tie:
http://www.busydoingnothing.co.uk/prevo/
La Reta Vortaro mem troviĝas ĉi tie:
Unue oni devas kloni la deponejon jene:
git clone https://github.com/bpeel/prevodb.git
PReVo uzas autoconf same kiel multaj aliaj programoj. Tial oni povas
simple kompili ĝin per la jenaj komandoj. Verŝajne vi volos instali
ĝin al loko en via hejmdosiero, kaj tial vi povos uzi la agordilon
--prefix
:
./autogen.sh --prefix=$HOME
make -j
make install
Nun la programo estas instalita ĉe $HOME/bin
. Kutime tio estas en la
serĉvojo por programoj en normalaj instaloj de Linukso do vi povas
simple tajpi ‘prevo’ por startigi ĝin. Tamen unue oni bezonas la
datumbazon. La pakaĵo inkluzivas duan programon por munti ĝin. Tio
bezonas la fontodosierojn de la Reta Vortaro. Vi povas trovi tiujn en
la jena deponejo:
https://github.com/revuloj/revo-fonto
Vi ankaŭ bezonas la deponejon “voko-grundo” kiu enhavas kelkajn bazajn dosierojn por agordi la datumbazon. Vi povas kopii ambaŭ deponejojn per la jenaj komandoj:
git clone https://github.com/revuloj/revo-fonto.git
git clone https://github.com/revuloj/voko-grundo.git
Nun vi povas krei la datumbazon per la jenaj komandoj:
mkdir -p ~/.local/share/prevo
prevodb -s -i revo-fonto -i voko-grundo -o ~/.local/share/prevo/prevo.db
Tio postulas iom da tempo kaj ĝi verŝajne plendos pri kelkaj eraroj. Tiuj kutime estas ignoreblaj.
Nun vi povas serĉi en la vortaro tajpante prevo <vorto>
. Ekzemple:
prevo terpomo
Se vi volas serĉi en alia lingvo, vi povas unue tajpi la kodon por tiu lingvo. Ekzemple:
prevo en potato
PReVo ankaŭ subtenas kompletigon en Bash. Ekzemple vi povas tajpi nur
prevo terp
kaj premi ‘tab’ dufoje kaj ĝi montros la liston de
kompletigoj:
$ prevo terp<TAB><TAB>
terparto terpeno terpomfingro terpomujo
terpeco terpinto terpomfloko terpoto
terpeĉo terpiro terpomo
Por ebligi tion, oni devas unue inkluzivi unu dosieron en Bash. Tio eblas per:
source src/prevo-completion
Por ne devi tajpi tion ĉiufoje, vi povas kopii tiun skripton al malloka dosierujo ĉi tiel:
sudo cp src/prevo-completion /etc/bash_completion.d/
Tiel ĝi automate inkluzivos la kodon kiam oni ekkompletigas ion kio
komenciĝas per prevo
.